Esperanto oficiale fariĝis nemateria kultura heredaĵo de Pollando.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-11-22 10:16:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La 20-an de novembro prof. Małgorzata Omilanowska, la pola ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo, aprobis lokigon de la lingvo Esperanto sur la "Polan liston de nemateria kultura heredaĵo".

 Tio estas rezulto de klopodoj iniciatitaj de Edmund Wittbrodt, membro de la pola senato, kaj s-ro Kazimierz Krzyżak, estrarano de la Pola Asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE-PL).
 
La nuna sukceso estas bazo, antaŭkondiĉo por proponi al UNESKO enlistigi Esperanton sur la "Reprezentan liston de nemateria kultura heredaĵo de la homaro".Gratulon al la pola sekcio de EDE!  

 Ret-Info / Lingvo-Studio
 
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up