La poezia arto de Martí.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-10-01 01:17:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Dum multaj jaroj,  José Martí, nomata la Apostolo,  kunlaboris kun diversaj periodaĵoj de sia epoko per plurspecaj artikoloj kaj temoj,  fervore oratoris kun la celo unuigi fortojn por definitiva batalo kontraŭ la hispana koloniismo, verkis intimajn kaj politikajn leterojn, postlasis gravegajn dokumentojn kiuj kolektas lian vidpunkton pri pluraj aspektoj de la realo travivita, verkis poemojn, romanojn, teatraĵojn, recenzojn. Liaj tekstoj estas tradukitaj al pluraj lingvoj kaj eldonitaj de multaj fremdaj eldonejoj.
 
La harmonia emsemblo kiun formas lia konstanta agado por liberigo de Kubo kaj de Ameriko - agado bazita sur solida revolucia ideologio- kaj lia enorma verkaro, igas la figuron de José Marti unu el la plej transcendaj kaj signifoplenaj de la amerika beletro.
 
José Martí estas konata kiel elstara patrioto kaj revoluciulo, naskiĝinta en Havano la 28an de januaro 1853. La eksterordinara pensado de Martí, tre klara kaj certa pri la estonteco de Kubo, igas lin aktuala kaj viva en la kuba popolo.
Li estis poeto, verkisto, ĵurnalisto, sed ĉefe organizanto de la nomata “necesa milito” por batali “ne kontraŭ la hispanoj, sed kontraŭ ties sistemo kaj kolonia regado”, kio evidentigas lian elstaran klarvidon.
La 19an de majo 1895 José Martí forpasis dum batalo en loko nomata Du Riveroj, en la orienta parto de la insulo.
 
Sendube rekonata genio, Jose Marti, la kuba apostolo, troveblas ĉie en la kuba nuntempa socio kaj estas unu el tiuj homoj kies elvoko profunde povas tuŝi la plej intimajn kordojn de la insula apartensento.
 
Lin oni konsideras, kune kun la meksikano Gutiérrez Nájera kaj la kolombiano José Asunción Silva, la renoviganto de la hispanamerika verso kies kulmina figuro estas Rubén Dario, iam deklarinta ke neniu alia verkisto tiel influis lian stilon kaj koncepton de la poezio kiel Marti. 
 
Pro organizaj taskoj de Marti rilate la preparon de la sendependiga milito, li partatempe okupiĝis pri verkado kaj nur tiel oni eksplikas la tiom malmulta publikiga laboro de la Marti-aj verkoj.  Malgraŭ tio, li speciale atentis du etajn volumojn, kies eldonon li sukcesis vidi, nome Ismaelillo de 1882 kaj Simplaj Versoj de 1891 en kies antaŭparolo li esprimas ke tiuj versoj estas rezulto el kora sento, senartifikaj kaj ne publikcelaj.  Tamen, legante tiajn versojn oni malkovras la esencan homecon de viro sentema pri ĉio vivanta kaj okazanta ĉirkaŭe. 
 
XXV
 
Pensas mi, kiam mi ĝojas
Kvazaŭ lernejano simpla,
En la kanario flava,
Kies okulo tiom nigras! 
 
Volas mi, kiam mi mortos,
Sen patri´, ankaŭ sen mastro
Ekkuŝu sur mia tombo
Florbukedo – kaj la flago! 


Komentarioj

  • Oskar's gravatar
    Oskar
    02/08/2015 09:49 pm

    Agrabla artikolo pri nia nacia heroo. La versoj elektitaj, unu el pliaj mistera sense de la poeto, sugestis al Fernando Pérez, konata verkfilmisto de nia lando, la titolo al lia sukcesa filmo "José Martí, El ojo del canario", kiu temas precise pri la infana kaj adoleska etapo de la poetvivo, juste kiam li skribis tiu cxi versoj. Mi volus scii se la du poemaroj menciitaj "Ismaelillo" kaj "Simplaj Versoj" jam estas tute tradukitaj al Esperanto. Mi posedas ambau en la hispana, sed estus interese legi gxin tra bonaj tradukoj al la internacia lingvo, surtute cxar la ebleco de esti sendataj al aliajn mondopartojn ne hispanparolantajn. Koran dankon.


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up