La 10-a de oktobro en Kubo: festotago nacia.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-10-01 01:40:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Elstaraj homoj de la kuba  historio, temas pri la homoj de la jaro 1868, ĉar la 10-an de oktobro de tiu  jaro 1868, en la sukerfabriko La Demajagua, oriente de nia insulo, la advokato el la urbo Bayamo, Carlos Manuel de Céspedes legis manifeston celantan postuli la sendependiĝon de Kubo kaj gvidis armitan movadon kiu poste daŭris dek jarojn je konstanta batalo favore al la liberiga idearo de la kubanoj. Sed, kiuj akompanis lin dum tiu ribeliĝo? Kiuj sekvis lin, poste, en aliaj regionoj de la lando? Liaj plej proksimaj kunlaborantoj estis, grandparte, viroj je alta instrunivelo, same kiel  la ceteraj ribelintoj tra la tuta lando.
 
Sekve ni mencios kelkajn el la plej elstaraj  kaj ilian studfakon. Ekzemple, Pedro Figueredo kaj Francisco Maceo estis advokatoj. Figueredo gvidis  ĵurnalon en Havano kaj Maceo studis en Barcelono, Madrido kaj Valencio, ĉiam ĉe gravaj hispanaj edukcentroj. Aliflanke, Francisco Vicente Aguilera studis en la gimnazio.
 
La ribelintoj de la urbo Camaguey, apuda provinco de la orienta regiono, kiuj sekvis la ekzemplon de Carlos Manuel de Céspedes en Bayamo, havis gvidantojn kiajn Salvador Cisneros Betancourt, kiu studis inĝenierion en Usono; Ignacio Agramonte, advokato, eminenta studento de la universitatoj de Barcelono kaj Havano. Ankaŭ Eduardo Agramonte, diplomito pri medicino en la barcelona universitato.
 
Inter la ĉefaj membroj de la revolucia estraro de Villaclara, centre de la insulo, estis la poeto Miguel Jerónimo Gutiérrez, Antonio Lorda, medicinisto diplomita en la fakultato de Parizo; Eduardo Machado, kiu studis lingvojn en Bostono kaj poste fariĝis inĝeniero en Parizo. Ankaú ribeliĝis la profesoroj Honorato del Castillo, Marcos García kaj Serafín Sánchez.
 
Esplorlaboro de la elstara kuba historiisto Fernando Portuondo montris ke , en junio 1869, ok monatojn post la ribeliĝo en La Demajagua, la hispana generalo Letona, guberniestro de la centra departemento, ordonis  enketadon pri la plej esltaraj viroj de Camaguey, aliĝintaj al la sendependiga milito en la kampoj de Kubo, kaj evidentiĝis ke inter iom pli ol 200 personoj, estis 18 advokatoj, 10 medicinistoj, du dentistoj, farmaciisto, profesoro, 5 studentoj supozeble universitatanoj, gimnaziano kaj skribisto.
 
En Havano, la sendependistoj havis prestiĝajn advokatojn kiajn José Morales Lemus; universitatajn profesorojn kiajn José Manuel Mestre; kaj verkistojn kiajn José Antonio Echevarría kaj Enrique Piñeiro. Krome, tuj aliĝis al la diversaj taskoj sendependigaj la plej elstara romantika kuba poeto de la 19-a jarcento, Juan Clemente Zenea  kaj la plej bona romanisto de tiu jarcento, Cirilo Villaverde.
 
Pro tio, kiel prave evidentigis la historiisto Portuondo, antaŭe menciita, ne estis strange ke  iom antaŭ la ribeliĝo de La Demajagua en Bayamo, la hispana kapitano generalo Francisco Lersundi, jam rimarkis ke tra la tuta insulo floris, dum la unuaj jaroj de la 60-a jardeko,  ĵurnaloj kiuj senrezerve diskonigis siajn sendependigajn doktrinojn, kiujn Lersundi taksis “fajrigaj”.
 
Jen elstaruloj de nia historio dum la sendependigaj bataloj okazintaj nialande en la deknaúa jarcento, kiuj estas memorataj ĉiujare la 10-an de oktobro, tago festata kiel nacia festotago.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up