De Rosa Miriam Elizalde
La malvirto de “anonimaj fontoj” en la milito de Usono kontraŭ Venezuelo transformis mensogojn en komfortan kaj profitodonan rifuĝejon. Montaigne avertis pri tio antaŭ jarcentoj: “La malboniĝo de la vero havas milojn da aspektoj kaj nedifinitan amplekson. La Pitagoranoj asertas, ke bono estas certa kaj finhava; malbono, senfina kaj necerta.”
Mi legis kun miro, ke la problemo por konvinki Nicolás Maduro-n rezigni la potencon estas, ke liaj “kubaj administrantoj povus ekzekuti lin, se li cedos al la usona premo kaj demisios.” La frazo aperis antaŭ semajno kiel liko en raporto de Axios, atribuita al nenomitaj kaj senvizaĝaj usonaj oficistoj, kaj post kelkaj horoj ĝi cirkulis en retejoj, sociaj retoj kaj en opiniaj rubrikoj kvazaŭ ĝi estus pruvita fakto.
La supozo fariĝis fraptitolo: Maduro “povus esti ekzekutita de kubaj spionoj se li forlasus la landon”, “Usono kredas, ke Kubo estus preta murdi Nicolás Maduro-n se li provus eskapi el Venezuelo.” Ĉi tiu hipotezo, naskita el la obskureco de anonima liko, estis prezentita al la publiko kiel plia peco de geopolitika “realismo”, kiam en realeco ĝi eĉ ne trapasis la minimuman konfirmosojlon.
La redakcia komitato de The Wall Street Journal ripetas ĉi tiun rakonton kaj ripetas, ke la venezuela prezidento “ne tute regas sian destinon”, ĉar la aliancanoj de Havano kondiĉus lian politikan supervivon. Ŝajnas, ke neniu memoras, ke ĉio ĉi devenas de la plej mensoga administracio en lastatempa usona historio (ne la kuba gazeto Granma, sed The Washington Post Fact Checker kalkulis pli ol 30 000 falsajn aŭ misgvidajn asertojn de Donald Trump).
La murdema fantazio pri “kubaj spionoj” pretaj mortigi Maduron servas plurajn tre specifajn funkciojn. Unue, ĝi demonigas Kubon kaj portretas ĝian registaron ne nur kiel “aŭtoritatan reĝimon”, sed kiel kriman organizon kapablan senkompate elimini eksterlandan gvidanton. Ne plu temas simple pri la malnova “triopo de tiraneco” de la antaŭa Nacia Sekureckonsilanto John Bolton, referencante al Kubo, Venezuelo kaj Nikaragvo, sed prefere pri prezentado de kubaj spionservoj kiel internacian atenc-aparaton.
Due, ĝi forviŝas la venezuelan ŝtaton: se Maduro estas nur ostaĝo de Havano, la venezuela socio, ĝiaj armitaj fortoj kaj ĝiaj politikaj aktoroj malaperas el la bildo, reduktitaj al nuraj ekstraĵoj en intrigo verkita en alia ĉefurbo. Trie, ĝi kontribuas al kreado de sento de neevitebla milito: se Havano estus preta malhelpi ajnan eksiĝon per forto, diplomatio estas misfamigita dekomence, kaj politikaj solvoj aperas kiel naivaj iluzioj.
La mensogo, do, ne estas izolita ekesto, sed parto de kampanjo por solidigi la impreson, ke neniuj politikaj vojoj restas kaj ke la “plej malfacilaj” opcioj estas neeviteblaj.
La kodo al ĉi tiu ekvacio estas, ke, post Karakaso, la sekva natura celo estus Havano. La ĉefartikolo de la Wall Street Journal eĉ iras ĝis revi pri la ebleco, ke, post kiam “demokratia” registaro estos instalita en Venezuelo, “la kuba popolo leviĝus kontraŭ siaj diktatoroj”, kvazaŭ la regiono estus la ŝaktabulo de ununura, sinsekva ofensivo.
Akcepti ĉi tiun ekonomion de anonimaj likoj signifas reprodukti la saman kadron, kiu igas ŝajni racie diskuti la renverson de fremda registaro de la ferdeko de usona aviadilŝipo. Demandi, kiu profitas de la disvastigo de rakontoj kiel tiu de la “kubaj manipulantoj” kaj postuli pruvojn antaŭ ol levi ilin al la statuso de novaĵoj, ne estas aŭtomata gesto de simpatio al iu ajn registaro; ĝi devus esti minimuma defendo de la rajto de popoloj ne havi sian sorton decidita per onidiroj, psikologiaj operacioj kaj ĉefartikoloj en The Wall Street Journal.
Estas logike, ke fronte al “senfina kaj necerta” kvanto da misinformado, kiel Montaigne sugestis, defendi konfirmeblan veron estas formo de rezisto. Sed ni jam scias, ke ordinara racio ofte estas la plej malofta havaĵo.
(Publikigita en La Jornada)
