Monda Tago de la Grundoj: la konservado de nia planedo ekas per la grundoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-12-05 08:33:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La internacia unuiĝo de la sciencoj de la grundoj (IISS) ellaboris rezolucion en 2002 proponante deklari la 5-an de decembro Monda Tago de la Grundo, kun la celo elstarigi ties gravecon kiel kernan komponanton de la natura sistemo kaj ties vitala kontribuo al la homara bonfarto.

La konferenco de la organizaĵo pri nutrado de UN, apogis en 2013 la celebradon de tiu ĉi tago kaj petis ke oni oficiale adoptu ĝin kadre de la 68-a periodo de sesioj de la Ĝenerala Asembleo. En decembro de tiu sama jaro, per rezolucio estis deklarita la 5-a de decembro kiel Monda Tago de la Grundo.

La agadoj organizataj por tiu celebrado celas diskonigi la gravecon de la grundo-kvalito por la nutra sekureco, por  la bona stato de la ekosistemoj kaj la homara bonfarto.

En lando esence agrikultura kiel Kubo, tre gravas la grundo, kiu estas unu el la plej favoraj rimedoj por la landa ekonomio, kaj la fakto ke 60% de la grundoj en Kubo estas por la agrikulturo kaj de la alia 40% nur uzeblas duono por la arbaroj kaj bestoj.

La organizaĵo pri nutrado agnoskis ke Kubo starigis diversajn strategion tutlandajn por protekti la grundojn kaj havas esperoplenajn rezultojn por plia evoluigo. Temas pri agadoj kiuj celas redukti la efikon de sekeco, erosiado, malbona drenado, kompaktado, saligo kaj acidiĝo, inter aliaj faktoroj kiuj limigas la kvaliton kaj la naturan fertilecon de la grundo, kaj negative influas en la rendimentoj de diversaj kultivoj.

En tiu celaro tre grave rolas la Instituto pri Grundoj tra la tuta lando, pere scienca esplorado, servoj scienc-teknikaj al produktivaj unuoj, studoj kaj daŭraj kontroloj pri fertileco kaj la ŝtata kontrolo pri racia uzo de la natura rimedo. Ni ĉiuj kontribuo al konservado de la grundo kiel protektilo de nia tuta planedo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up