Marstestudoj kaj klimatŝanĝiĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-13 09:45:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Martestudoj aŭ kelonioj estas reptilioj,  kiuj ekzistas  de  pli ol 150 milionoj da jaroj kaj povis transvivi ĉiujn planedŝanĝojn. Ili originis en la tero, sed iom post iom evoluis kaj adaptiĝis al la marmedio kaj tiel diferenciĝis de la ceteraj reptilioj.

La klimatŝanĝiĝo estas fenomeno, kiu povas provoki la estingiĝon de pluraj specioj, speciale la migrantaj kiel  martestudoj, kiuj alfrontas krizajn problemojn mediajn en la nuna epoko pro la tutgloba varmiĝo.

En nia kariba regiono okazas pluraj naturaj fenomenoj tropikaj, speciale uraganoj kaj fortaj ŝtormoj, kiuj altigas la morteblecojn por la martestudoj ĉefe en la supraj akvoj.

Ankaŭ la fenomeno konata kiel la Infano (El Niño) povas kaŭzi reduktiĝon de la nutraĵkvantoj kaj sekve, malpliiĝas la fekundeco kaj kresko de la kelonioj.

Laŭ studoj faritaj en la insulo, evidentiĝis severaj damaĝoj kaŭzitaj de uraganoj en gravaj plaĝoj, kie kutime kelonioj nestas. Tiu fenomeno damaĝis la nasko-konduton de la tri specioj ĉefaj, kiuj nestas en la du arkipelagoj nome Insuleto Largo kaj Canarreos, kiuj estas gravaj nestlokoj en Kubo. La tri menciitaj specioj estas la verda testudo, la kelonio kaj kareto.

Kiam la marnivelo altiĝas pro la ventoforto, okazas marinundoj, kiuj kovras la vegetaĵojn kaj tio damaĝas la nestojn de tiuj tri specioj,  en malsamaj plaĝniveloj.

Ekzemple, por la kareto tio okazas proksime aŭ ene de la vegetaĵoj; por la kelonio ĉe la marlinio kaj por la verda testudo iom meze,  kvankam proksime de la vegetaĵoj.

Evidentas ke la klimatŝanĝiĝo havas plurajn sekvojn por la bestoj tropikaj, ĉi-kaze por la testudoj. Kvankam ekzistas diversaj agadoj cele mildigi la fenomenon, estas ja necese ŝanĝi la homan konduton unuflanke, kaj aktive labori aliflanke por kontraŭbatali tiun ĉi fenomenon kiel eble plej rapide kaj kunordige.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up