Ĉu favoras la prognozoj pri tropikaj ŝtormoj en la kariba regiono?

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-28 09:57:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Certe la nuna periodo estas uragana sezono en la kariba areo. Ĉiujare gi  komenciĝas la 1-an de junio kaj finiĝas la 30-an de novembro. Kial okazas tropikaj ŝtormoj?

La sezono obeas al la fakto ke,   ĉiujare fortaj ventoj damaĝas tre multe ĉirkaŭkelkaj lokoj  de malalta premo. Tiuj ŝtormoj havas diversajn lokajn nomojn.

En la kariba regiono oni ĝin nomas tropikaj ciklonoj, tropikaj ŝtormoj kaj uraganoj. Ĉio dependas de la ventoforto.

Laŭ diras la specialistoj, oni parolas pri tropikaj ciklonoj kiam la ventoj blovas malpli ol 64 km/hore; oni parolas pri  tropikaj ŝtormoj kiam la ventoj blovas inter 64 kaj 116 km/hore; kaj oni parolas pri uragano kiam la ventoj blovas pli ol 116 km/hore.

Interesa afero estas ke ĉiujare la prognozistoj elektas alfabetan sinsekvon de nomoj antaŭ la  komenco de la sezonoj kaj nomas ĉiun ŝtormon laŭvice.

Tiu nomsistemo helpas, ĉar ŝtormoj ofte okazas samtempe, kaj restas sur mapoj kelkajn tagojn. Tiamaniere oni povas klare distingi la diversajn ŝtormojn okazantajn en difinita regiono kaj periodo.

En 2020 laŭ la prognozistoj la sezono estos aktiva kaj nun mem evoluas tropikaj ŝtormoj, kiun oni devas atente sekvi en la venontaj tagoj sur la Atlantiko, ĉar ofte ili  eniras  en la regionon de la malgranda Antiloj.

Bedaŭrinde tiu ĉi fenomeno provokas ĉiujare grandajn perdojn ekonomiajn kaj ankaŭ homajn en Centra Ameriko, ankaŭ ĉe la atlantika bordo de sudameriko, en la karibaj landoj kaj ankaŭ en la norda Ameriko, ekzemple, Meksiko kaj Usono.

Do,  la sezono ĵus komenciĝis kaj espereble, ĝi ne estus tiom mortiga, sed plej gravas levi la kapablon de la landoj kaj ŝtatoj krei bonan sistemon por protekti la civitanaron, bestojn kaj materiajn havaĵojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up