Bioproduktoj estas garantio de sanaj nutraĵoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-03 09:35:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 3 (RHK) Kiel grava paŝo al pli solida uzebleco kaj nacia produktado de biofekundigaĵoj, krom la celo anstataŭi kemiajn produktojn agresemajn al la medio, oni inaŭguris en la orienta municipo Palma Soriano, la duan kaj plej grandan fabrikon de bioproduktoj de Kubo. Ĝi situas ĉe la sukerfabriko Du Riveroj.

Laŭ deklaroj al la ekonomia gazeto Opciones de Héctor La O Hechavarría, direktoro de la entreprena unuo pri derivaĵoj de sukero de Santiago de Kubo, temas pri strategia fabriko por ellabori biofekundigaĵoj, biostimulantoj kaj kontraŭplagaj bioproduktoj uzataj en la sukerkana kaj ne sukerkana agrikulturo, kaj en la agroindustrio, ĉefe por la kultivoj de rizo, diversaj tuberoj kiel terpomo, grenoj kaj vegetaloj, kaj same por sukerkano, tabako, kato, herboj, kaj aliaj, kiuj estas prioritataj kaj bezonas sanajn  produktojn por kreski kaj taŭge evolui.

La bioproduktoj kontribuas al pli bona evoluo de la kultivoj, bone efikas al  enradikiĝo de la plantoj kaj ties rezistemo fronte al patogenaj agantoj, kaj plibonigas la grundo; per tio ankaŭ pliboniĝas la agrikulturaj rendimentoj.

La direktoro de la entrepreno ankaŭ klarigis ke la ĉefaj produktoj baziĝas sur la principo de biologia fermentiĝo per enmergiĝinta likvaĵo. Tiu ĉi fabriko estas unu el al plej modernaj de Kubo kaj ĝia procezo estas tute aŭtomatigita, kapabla krei likvajn kaj solidajn produktojn, garantiante la median konservadon.

 


Fonto: Opciones
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up