Soberana 02 sur la vojo de Carlos J. Finlay

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-25 13:01:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Fakte, ĉi-semajne Kubo anoncis al la mondo la industrian produktadon de sia vakcina kandidato Soberana 02, unu el la du kreitaj de la Instituto Finlay de Vakcinoj, prestiĝa institucio kun elstara tradicio en la kreado de vakcinoj.

Temas pri nova historia startpunkto de la kuba scienco, kiu sekvas la vojon skizitan de tiu eminenta kaj senlaca epidemiologo, la doktoro Carlos J. Finlay, kiu kadre de la 14-a internacia kongreso de la medicina historio, okazinta en Romo en 1954 estis ratifita kiel la homo posedanta la meriton  atingi la trascendan eltrovon de la transmisia vehiklo de la flava febro.

Finlay,  siaepoke estis akuta esploristo serĉinta datumojn kaj raportojn pri malsanoj, interŝanĝis kun fakuloj el diversaj mondopartoj por informiĝi pri tiu malsano kaj kiel ĝi estis transmisiata de homo al homo.

La 18-an de februaro 1881, de antaŭ 130 jaroj, Finlay anoncis antaŭ la 5-a sanitara konferenco internacia okazanta en Vaŝingtono, sian teorion pri la kontaĝo de la flava febro identigante la moskiton nun konatan  kiel Aedes Aegypti, kiel  transpasiga vehiklo.

Lia teorio reprezentis rompiĝon de la epidemiologiaj konceptoj tiam regantaj, sed li persistis ĝis sukcesi pruvigi sian teorion. Spite al tio ke en postaj jaroj oni volis forrabi la meriton al li, finfine la scienca mondo agnoskis lin kiel la meritplena malkovrinto.

Honore al tiu genio de la kuba medicino kaj epidemiologio, Kubo fondis de antaŭ pli ol 20 jaroj la Instituton Finlay de Vakcinoj, kie jam estis kreitaj aliaj medikamentoj kaj vakcinoj kontraŭ meningitomalsano, interalie.

En tiu ĉi prestiĝa scienca institucio oni kreis du vakcinajn kandidatojn kontraŭ la Kovim-19, nome Soberana 01 kaj Soberana 02. Ĉi-lasta jam estas produktata je industria skalo por garantii la fazon 3 de klinikaj provoj, kiu komenciĝos en marto, tio estas, tre baldaŭ.

Tiamaniere, la kubaj sciencistoj ratifas la prestiĝon de Kubo sur tiu ĉi agadkampo, sekvante la vojon komencitan de  dro. Karlos Johano Finlay de antaŭ 130 jaroj.  
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up