Verdaj mar-testudoj revenas al Sejŝeloj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-12 10:21:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De Fanny Douvere
Kunordiganto de la Mara Programo, Monda Heredaĵa Centro, UNESKO

La Atolo Aldabra en Sejŝeloj estas unika ĉar ĝi gastigas iujn el la plej antikvaj koraloj en la mondo, de antaŭ 125 000 jaroj. Same ĝi estas hejmo por unu el la plej grandaj populacioj de verdaj testudoj en la mondo.

Kiam la atolo enskribiĝis en la Liston de Mondaj Heredaĵoj de UNESKO en 1982, ĝia populacio de verdaj testudoj estis preskaŭ estingiĝinta. Per la enkonduko de severaj protektadaj iniciatoj favore al ovometaj plaĝoj ĉirkaŭ la Atolo Aldabra, la nombro de tiuj verdaj ĉiujare ovometantaj testudoj kreskis el 500-800 en la fino de la 1960-aj, al 3 100-5 225 en 2011.

Nuntempe la populacio de verdaj testudoj en la Atolo Aldabra estas la plej granda en la regiono de la Okcidenta Hinda Oceano kaj kreskas jaron post jaro. La mastrumado de la atolo okazas kiel profesia entrepreno, gvide de Fondaĵo de Sejŝelaj Insuloj (SIF). Ĝia statuso de mondheredaĵo de UNESKO helpis konservi la areon plejparte libera de disvolvado kaj sekurigi regulan alfluon de enspezoj per turismo.

Antaŭ la pandemio de KOVIM-19, daŭripova turismo havis gravegan rolon en la subtenado de la ĉefaj sciencaj kaj kontrolaj programoj. Multe el tiu subteno nun alfrontas necertan estontecon. Tio venas en momento kiam la koralrifoj rapide degradiĝas pro klimatŝanĝiĝo.

Nuntempe la maraj lokoj enskribitaj en la Listo de Mondaj Heredaĵoj de UNESKO konsistigas reton de kvindek protektitaj areoj tra tridek sep landoj, kiuj etendiĝas de la tropikoj ĝis la polusoj. Antaŭnelongaj esploroj montras, ke verdaj testudoj el la Atolo Aldabra vojaĝas tra la reto de maraj lokoj de Mondaj Heredaĵoj – iuj iras tiel malproksime kiel la Galapagoj en Ekvadoro. La esploro reliefigas la ekosisteman interligitecon de oceanaj areoj sur la terglobo kaj emfazas la elstaran gravecon de internaciaj konservadaj aranĝoj kiel la Monda Heredaĵa Konvencio el 1972 por protekti ilin.

El la angla esperantigis James Rezende Piton (Brazilo)

Fonto: Unesko-kuriero
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up