Festivalo de la palmoj en la botanika ĝardeno: festo de scienca valoro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-08-20 20:27:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Specio de palmo, eskapinta el la sciencistaj okuloj dum pli ol jarcento, estis ĵus reeltrovita en loko aparta de la orienta regiono de Kubo, kaj ĝuste tiu eltrovaĵo distingis la sesiojn de la dua festivalo de palmoj, okazanta ĝis la 24-a de aŭgusto en la botanika ĝardeno nacia situanta en Havano.
Tiu ĉi festivalo estas la ĉefa aranĝo de la programo somera kiu tre baldaŭ finiĝos en la kuba ĉefurbo.
La kuba esploristo Raúl Verdecia, de la homologa institucio en la orienta provinco Las Tunas, eltrovis plurajn dekojn da ekzempleroj de tiu palmo, kies scienca nomo estas Coccothrinax rigida, en la altaĵo de La Catalina en la distrikto de Sagua de Tánamo, en la provinco Holguín, je 734 km oriente de Havano, kaj rikoltis unu floreskintan je 10 metroj alten, surbaze de semo falinta el plantaro situanta je 20 metroj pli supren.
Verdecia, kiu membras en la scienca komitato de la flaŭro de Kubo, deklaris ke tiu ĉi sukceso de la botaniko estas omaĝo al la doktorino Ángela Leyva, promerita profesorino de la universitato de Havano, kaj direktorino-fondinto de la nacia botakina ĝardeno, forpasinta junie, kaj al ŝi oni dediĉas la sesiojn de tiu ĉi festivalo, kiun ŝi entuziasme impulsis.
Memorigante la detalojn de la scienca okazaĵo, Verdecia rakontis ke li povis konsulti literaturon kie aperis referaĵo de la usona botanikisto Charles Wright (1811-1885) kiu asertis ke li kolektis Thrinax rigida en 1861 en la altaĵo de La Catalina, kaj sendis ĝin al kelkaj herbejoj de la mondo.
Post diversaj esploroj kun aliaj kolegoj, li vidis sur fotaĵo kelkajn punktojn kiuj evidentigis la ekziston de la palmo kiun li serĉadis dum pli ol 10 jaroj; sekve, en ekspecidio kun aliaj kolegoj, li grimpis 10 metrojn sur la roka muro kaj finfine eltrovis la unuajn ekzemplerojn de la palmo kaj kolektis samplojn el  ĝi.
La kolektitaj materialoj pruvis ke ili koincidas plene kun la trajtoj de la palmo raportita por la unua fojo de antaŭ 153 jaroj; kaj post pluraj studoj kaj konsultiĝoj bibliografiaj li konfirmis ke temas pri Coccothrinax rigida, endemia de tiu regiono, kaŝita al la rigardo de spertuloj.
En Kubo, lando kie la endemismo de palmoj atingas 84 %, la plej alta de la insula kaj kontinenta karibio- la Coccothrinax rigida estas konsiderata eta palmo ene de la specio, ĝi estas longa, el mallarĝa trunko, kun folioj kies konturoj estas cirklaj kaj enhavas malmultajn segmentojn liberajn, simila al la spoko de bicikla rado.
La ĵuseltrovita palmo, atendis pli ol jarcento por lasi sin vidi, ekde la unua rigardo, kaj eble, en ne fora estonteco ĝi povus esti inter la ekskluzivaĵoj de la nacia botanika ĝardeno en Havano, kiu posedas unu el la tri ĉefaj mondaj kolektoj de la ĝenro Coccothrinax.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up