Eusebio Leal: premio al senlaca laboro favore al la homara heredaĵo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-10-25 06:48:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Premia ceremonio de Eusebio Leal

La kuba intelektulo kaj esploristo, dro. Eusebio Leal Spengler, historiisto de Havano, ricevis en Nov-Jorko la premion Hadrian, kiu jare estas disdonata de la Monda Fonduso de Monumentoj.

La distingo, kiu celas elstarulojn en la promociado kaj konservado de la kultura heredaĵo, agnoskis la kuban historiiston pro “ties heroaj klopodoj por savgardi kaj restaŭri la Malnovan Havanon.

La menciita loko estas unu el la historias centroj pli belaj kaj konservitaj de Latinameriko, nomumita de UNESKO kiel Kultura Homara Heredaĵo en la jaro 1982.

Dum la ceremonio oni prezentis videofilmon pri la konsevema filozofio kiu inspiras la restaŭradon de tiu havana areo, ties sociaj sindevigo kaj la subteno registara ricevita ekde la jaro 1993, kiam la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro, kreis kaj subskribis la koncernan dekreto-leĝon 143.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up