Fernando Ortiz: verko deklarita kultura heredaĵo de la insulo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-17 07:55:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Fernando Ortiz: la kubaneco kaj la kultura heredaĵo

La verko de la kuba saĝulo, dro. Fernando Ortiz, estis deklarita kultura  heredaĵo de Kubo, aranĝo kiu konfirmas la kompromison de la ŝtato kaj ĝiaj institucioj pri ties konservado, gardado kaj speciale, ties promociado kaj diskonigo inter la nunaj kaj estontaj generacioj.

En ceremonio okazinta en la aŭlo de la universitata kolegio San Gerónimo, en la historia centro de Havano, ĝuste en la 138-a datreveno de la naskiĝtafo de Ortiz, Glady Collazo, prezidantino de la nacia konsilantaro pri kultura heredaĵo, publikigis la deklaron, raportis la gazeto Granma.

Rekte implikitaj en la valora heredaĵo de la elstara intelektulo, estas la nacia biblioteko José Martí, la instituto de literaturo kaj lingvistiko, la domo de Afriko, la nacia muzo de la muziko kaj la fondaĵo Fernando Ortiz, kies prezidento, la poeto kaj etnologo Miguel Barnet, skizis taksis la kontribuojn de sia maĵtro kiel la plej eksterordinaraj en la branĉo de la sociaj sciencoj en Kubo laŭlonge de la 20-a jarcento.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up