Rumbo-festivalo Timbalaye por la 500-jariĝo de Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-30 15:36:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kadre de la 500-jariĝo de Havano sesios la XI-a eldono de la Internacia Festivalo La vojo de la rumbo Timbalaye, kiu festos sian 20-an fondo-datrevenon. Ĝia celo estas agnoski la historian kaj kulturan heredaĵon de la afrika ĉeesto en Kubo, Karibio kaj Latinameriko surbaze de sia vivanta heredaĵo.

Pro tio, sub la protekto de la vorto Timbalaye, kiu apartenas al la orakolo de Ifá, kaj kiel parto de la heredaĵo lasita de la afrikaj sklavoj venigitaj al Kubo, Timbalaye ekmarŝas ekde 2019 ene de strategia kadro, kiu celas daŭripovan socikulturan evoluigon de la nunaj kaj estontaj generacioj, valorigante tra la rumbo, la afrikan heredaĵon kiu estas parto de la kuba kulturo.

Same, ĝi celas porti rekonon al la afrika heredaĵo en Latinameriko kaj Karibio kunlabore kun internaciaj organizoj, institucioj kaj asocioj kulturaj por rekuperi ties historian memoron, emfazante la aktualecon kaj validecon de tiu ĉi heredaĵo en la kultura nemateria heredaĵo.

La evento sesios de la 22-a ĝis la 29-a de aŭgusto en la provincoj Havano kaj Matanzas, en la okcidento de la insulo, kunaŭspiciite de la ministerio de kulturo kaj la provinca direkcio de kulturo de ambaŭ teritorioj.

La festivalon oni inaŭguros per aranĝo speciala en la havana kvartalo la Cuevita de la municipo San Miguel del Padrón, kiu posedas grandan tradicion de rumbo. Oni aparte dediĉos ĝin al la 500-a datreveno de Havano.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up