Radio Havano elsendos 24 horojn nun en FM.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-04-29 23:51:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Ekde la unua de majo ĉi-jare la programoj de la mallongonda internacia voĉo Radio Havano Kubo ekelsendos per la frekvenco 102.5 megahercoj de FM.
Estas  longjara atendo de la laborista kolektivo de tiu ĉi elsendejo kiu de nun realiĝos; komence temos pri programoj ĉefe informaj kaze de la hispanlingvaj elsendoj; sekvos dum la postagmezoj, alilingvaj servoj dum la tuta semajno.
Provizore ĝi estos aŭskultebla en la provinco de Havano kaj ties najbareco.
Tiu ĉi elsendo en FM koincidas kun la 53-a fondodatreveno de RHC ĝuste tiun ĉi unuan de majo; ĝi estas la sola stacio publike prezentita de Fidel Castro la 16-an de aprilo 1961 okaze de la funebra ceremonio de la viktimoj de bombarda atako en la flughavenoj de Santiago de Cuba, Havano kaj San Antonio de los Baños, preludo de la invado altrudita al  Kubo tra  Plaĝo Girón ĉe la haveno de la porkoj en la provinco Matanzas.
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up