Nicolás Guillén: 90-a jubileo de la pinta literatura verko Motivoj de Soneo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-20 10:11:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En aprilo de 1930 Nicolás  Guillén, poste nomita la Nacia Poeto,  publikigas en la suplemento Idealoj de raso de la gazeto El Diario de la Marina,  la ok poemojn kiuj formis lian unuan libron, Motivoj de soneo, kiu levis lin al polemika famo, sed tre populara; la sinsekva muzikigo de tiuj poemoj flanke de pluraj komponistoj, inter ili, Alejandro García Caturla, substrekis ankoraŭ pli la grandan popolan akcepton de tiuj tekstoj.La publikigo de tiu libro iĝis vera kultura okazaĵo en la insulo.

Laŭ propraj paroloj de Guillén, kiam li estis infano dekjara, li jam aŭdis tian sonean ritmon kaj poste estis ege influita de ĝi pro la societaj baloj de la 20-aj jaroj kiam tre famiĝis diversaj grupoj kiel la Havana sepopo kaj Matamoros. En tia sonea etoso naskiĝis la libro Motivoj de soneo de Nicolas Guillen, kiu mem esprimis dum prelego en 1945:”...la naskiĝo de tiaj poemoj ligitas al sonĝa sperto....”

Tiamaniere, Guillén  klarigis kiel dum tuta nokto vortoj flugis en lian kapon kaj li ne povis eskapi el tia profunda kaj prema deziro esprimi sin, tiel ke dum tuta tago li verkis senhalte.

La libro konsistigis fortan literaturan okazaĵon ne nur pro la ritmo sonea, sed ankaŭ pro la diversaj tipoj, situacioj kaj esprimoj prezentitaj, devenintaj el la reala vivo de  familiaj domoj el malriĉaj kvartaloj de la ĉefurbo.

Satiro, humuro, ironio , mokado estas rimedoj eluzitaj de la poeto por prezenti plej diversajn vivmanierojn kaj fenomenojn de la surstrata enurba vivo. Per tiu libro Guillén sukcesis alporti originalan esprimformon poetikan tipe kuban, kaj krome, loki la nigrulojn kaj ties problemojn en la literatura kampo kiel maniero doni signifon al la afrikdevena   ĉeesto en la kuba socio.

Poste aperis pliaj motivoj kaj novaj soneoj kongruaj kun la sociaj okazaĵoj post fervora revolucia periodo, kiu fiaskis en la sendependigaj celoj dum la tridekaj jaroj.

Tiamaniere, la jaro 1930 markis la aperon de tiu ĉi  fama poemlibro Motivoj de soneo kies titolo devenas el soneo, muzika ĝenro  evoluinta dum la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento , atinginta sian apogeon en la 30-aj jaroj kiam jam ekzistis pluraj komponistoj kun originalaj muzikaĵoj ege populariĝintaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up