Nova disko de Haila por festi la infanan tagon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-29 12:52:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba entrepreno de registrado kaj muzikaj eldonoj, EGREM, anoncis la aperon de muzikdisko de infankanzoj de la populara kantistino Haila Maria Mompié por festi la tagon de la infanoj, la 19-an de julio.

Temas pri la deka albumo de la kantistino kies titolo estas Kanto al rideto. Ĝi kolektas 10 kanzonojn de kubaj komponistoj kiel Kiki Corona, Rosa Campos, Jorge del Valle, Yolanda Quintero, Aned Mota y Carlos A Cartaya.

La kanzonoj havas kubajn ritmojn  viglajn kiel salso, kongao kaj aliaj, inkluzive de la nacia dancmuziko nomata danzono kaj havaninoj.

Laŭ deklaris la artistino, la nova disko estas ŝuldo al si mem pro la fakto ke jam delonge ŝi volis donaci ĝin al la infanaro.

La disko konsistas el DC-DVD kun prezento de la infana ĥoruso Diminuto (eta) kaj invititoj konataj de infankantoj.

Finde de 2018 Haila eldonis la diskon Kun respekto,  en kiu ŝi kantas 11 kanzonojn de la konata meksika komponisto Armando Manzanero, kiu miksas romantikajn kanzonojn kaj ritmajn salsojn kubajn, kiel kongruas al ŝia stilo estante unu el la elstaraj kantistinoj de tiuj ritmoj en Kubo.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up