Elstaraj kubaj muzikistoj en la listo de nomumitaj al Latin Grammy 2020

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-30 10:32:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Tradicio, sono, ritmo  kaj gustumo  de la muziko kuba en  Latin Grammy 2020.

La tradicio, sono, ritmo kaj gustumo dde la kuba muziko elstaras en la listo de aspirantoj al la premioj Grammy Latinaj 2020, per nomumo de kvin grupoj de la insulo.

Laŭ informoj publikigitaj en la oficiala retejo de la evento, la orkrestro Failde aliĝas al la kandidatoj de la nuna jaro per la muzikdisko Failde con Tumbao, produktita de la firmao Egrem, dum la orkestro Aragón prezentiĝas kun la fonogramo Ícono, de la diskkompanio Puntilla Music.

Tiamaniere, la orkestro Aragón ree estas inter la aspirantoj al tiu premio, post esti nomumita pasintjare pro la partopreno en la disko Cuba linda, de la nederlanda trumpetistino Maite Hontelé kune kun William Borrego, Robertón, Alaín Pérez kaj Osaín del Monte.

Same elstaras en la kategorio de tropika albumo tradicia, la muzikensemblo Changüí de Guantánamo, kun la disko Tiu ĉi estas nia Changüí, plus la albumo Mariposas (Papilioj) de Omara Portuondo, kiu en la antaŭa evento estis distingita per la premio al Muzika Eminenteco, dua personeco kuba, kiui ricevis ĝin (Juan Formell en 2013).

En la oficialaj retejoj de Failde, la membroj de tiu ĉi ensemblo esprimis sian ĝojon pro tiu ĉi agnosko al la laboro kaj sendis “brakumon el Matanzas al ĉiuj nomumitoj, speciale al la kubaj reprezentantoj”.

En la kategorio de Pli bona urba kanzono elstaras la duopo Gente de Zona pro la kanzono Muchacha, farita kunlabore kun Becky G kaj Ángel Arce ´Pututi¨, sub la firmao Sony Music Entertainment US Latin LLC kaj Magnus Media LLC.

La latina akademio de sonregistaro, en la eldono 21-a de Latin Grammy, distingas la eminentecon de la hispana muziko, agnosko, kiu pasintjare havis inter la nomumitojn al la artistoj kubaj Chucho Valdés, Yelsy Heredia, Aymée Nuviola, César Orozco, Cuban Sax Quintet kaj la sinfonia orkestro Orquesta Sinfónica Nacional de Kubo.

Fonto : PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up