Uneac survojas al 60-a jubileo batalante kontraŭ senkulturo kaj maldeco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-02 11:26:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Luis Morlote, Uneac

Havano, feb 2 (RHK) La Unuiĝo de Verkistoj kaj Artistoj de Kubo (UNEAC) fariĝos 60-a la venontan aŭguston, kiam plenumiĝas la historia kunsido kun Fidel Castro en la Nacia Biblioteko de Kubo.

La etnologo Miguel Barnet, prezidento de la Uneac dum pli ol jardeko, memoras momentojn de intensa debato, de difinoj kaj eĉ obskurantismo. Tio ja okazis; estis tempoj dum kiu la “doktriniĝinta pensmaniero, burokrata kaj oportunista” distordis la kulturan politikon de la Revolucio”.

Sed la Uneac lasis siajn pordojn malfermajn al ĉiuj tendencoj estetikaj. Polemikoj pri kino, literaturo, teatro, arkitekturo trovis spacon . Ĉiam surbaze de respekto al alies ideoj per fruktodonaj diskutoj”.

La nuna prezidento de Uneac, Luis Morlote, sciigas ke la forto de la organizo estas ke ĝi rolas kiel  “diskutforumo pri la problemoj de kreado kaj de la socio”.

Li aldonas ke la “kreantoj alportas siajn spertojn al la organizo; per intelekta ekzerco konstanta, en dialogo konstanta kun la landaj institucioj. Fidel instruis al ni ke la spacoj de la Uneac ankaŭ estas por pensi la socion, por alporti en la konstruo de pli bona lando; kritike, sed surbaze de sindevigoj kaj socia respondeco”, li emfazis.

Eĉ meze de la mankoj trudataj de la genocida blokado usona kaj de la Covid-19, kiun la insulo alfrontas ekzemplodone, la verkistoj kaj artistoj estas alvokitaj daŭre porti sian arton al la popolo.

Survoje al la 60-jariĝo de sia fondo, la Uneac alstrebas, kiel estis petite de la prezidento Miguel Díaz-Canel dum la organiza kongreso, “ ne akordige batali kontraŭ senkulturo kaj maldeco”.


Fonto: Uneac/Cubadebate



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up