Kultura diverseco estas minacata pro Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-21 11:43:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

bildo/Unesco

Parizo, maj 21 (RHK) La ĝenerala direktorino de Unesko, Audrey Azoulay, avertis ĉi-vendrede pri la minaco prezentita de la pandemio Kovim-19 al kultura diverseco kaj alvokis la internacian komunumon reagi por savi ĝin.

En ŝia mesaĝo por la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Disvolviĝo, okazigita la 21an de majo, la oficialulo ilustris la defion per situacioj kiel ekzemple la eblo, ke unu el ok muzeoj fermitaj dum enfermoj ne  malfermiĝos denove kaj 12 procentoj de artistoj konsideras forlasi la sektoron.

Tiurilate Azoulay montris, ke la efiko en la kultura sfero estos longtempa, ĝuste kiam ni bezonos ĉi tiun diversecon pli ol iam ajn, por rigardi la mondon laŭ malsamaj vidpunktoj.

La dato konfirmas la gravecon de kulturo kiel komuna bono, kiu malfermas horizontojn kaj donas al la socio ligojn kaj signifojn, "por fari ĝin malpli soleca kaj pli helpema", ŝi argumentis.

Ekde ĝia apero sur la planedo antaŭ pli ol unu jaro, la pandemio de Kovim-19  kaj reguloj celantaj bremsi ĝian disvastiĝon kaŭzis la fermon de muzeoj kaj mondaj heredaĵoj kaj la nuligon de festivaloj, koncertoj kaj ceremonioj.

Ĉio ĉi generis krizon de kultura diverseco, aldone al rapidega necerteco, minacante precipe aŭtonomajn kreintojn, kiuj estas la animo de diverseco, diris la Ĝenerala Direktoro de Unesko.

Pri la uzo de interreto por trakti la malfavoran panoramon, ŝi insistis pri ĝia nesufiĉa naturo, avertante, ke "cifereca teknologio reproduktas aŭ plifortigas malegalecojn aŭ kreas novajn, kio portas la riskon de kultura normigado."

Kiam la interreta ĉeesto koncernas nur kvin procentojn de afrikaj muzeoj aŭ nature estas malkongrua kun la ceremonioj de nia nemateria heredaĵo, la diverseco de nia mondo suferas, ŝi substrekis.

Azoulay rekomendis "novan kulturan pakton", bazitan sur la opinioj de profesiuloj.

Tiusence ŝi reliefigis la efikon de la debatoj antaŭenigitaj de Unesko, pli ol 270 en 110 landoj, el kiuj eliris rekomendoj por subteni artistojn, redukti seksajn kaj geografiajn malegalecojn, kaj garantii justan distribuon de enspezoj inter platformoj kaj kreintoj.

Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up