Muzeo Kafplantejo La Isabelica: juvelo de la kuba heredaĵo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-24 11:52:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La Muzeo Kafplantejo La Izabela, situanta en la Granda Ŝtono, en la ĉirkaŭaĵoj de la orienta urbo Santiago de Kubo,  la 18an de majo ekigis agotagojn por la 60a datreveno de ĝia fondo.

Ĝi daŭros ĝis la venonta decembro, kiam oni festos   30an datrevenon  kiam aro de ruinoj de francaj kafplantejoj estis deklaritaj  kiel Nacia Monumento  en tiu teritorio.

Kreita de francaj elmigrintoj el Haitio, pli ol sesdek kafplantejoj estas distribuitaj en la areo, el kiuj, 2 km post La Granda Ŝtono, la kafoplantejo La Isabelica en Santiago de Kubo estas la plej konata. Ĝi estis deklarita Monda Heredaĵo de Unesko en 2000.

Ĉi tiu bieno devenas de la frua 19-a jarcento kaj estis posedata de franca setlanto. Ĝia savo kiel muzeo ŝuldiĝis al la zorgema laboro de Fernando Boytel Jambú, kiu ankaŭ defendis la simbolecon kaj la bezonon protekti aliajn ejojn, kiujn havas hodiaŭ la Granda Ŝtono.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up