Premio Eusebio Leal Spengler en la Tago de la kuba historiisto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-08 11:08:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Unuafoje,  en la Tago  de la Kuba Historiisto oni transdonos la Premion Eusebio Leal Spengler, kunvokita de la Provinca Plenuma Komitato de la Unio de Kubaj Historiistoj kaj kunsponsorita de la Oficejo de la Historiisto de la Urbo kaj la Universitato de Havano.

La eventon, kiu okazos de la 17-a  ĝis la 31-a de junio, povos partopreni esploristoj kun rezultoj pri historiografio, antropologio aŭ heredaĵo, kiuj dum periodo ne malpli ol 25-jara elstaris pro  solideco, amplekseco kaj scienceco de la laboro favore al la provinca kaj nacia historia kulturo.

La Premio Eusebio Leal Spengler estos donita la 1-an de julio dum la Provinca ceremonio okaze de  la Tago de la  Historiisto.

Eusebio Leal Spengler, forpasinta en 2020, estis Doktoro pri Historiaj Sciencoj kaj Majstro pri Arkeologiaj Sciencoj kaj pri Studoj pri Latin-Ameriko kaj Karibio, Historiisto de la Urbo kaj Direktoro de la Programo por la Restarigo de la Monda Heredaĵo, li aparte distingiĝis per farado de la restaŭraj laboroj de la Historia Centro de Havano, deklarita Monda Heredaĵo de Unesko en 1982.

La unua de julio estas la tago starigita por honori kubajn historiistojn, ĉar en tiu dato en 1935 estis donita la  statuso de Historiisto de la Urbo Havano  al d-ro. Emilio Roig de Leuchsering, eminenta historiisto kaj iniciatinto de naciaj prihistoriaj kongresoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up