Diana Fuentes kaj Eduardo Cabras koncertis en Havano

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-06-20 08:12:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Koncerto unika, atendita kaj plena je sonoreco kariba kaj kubaj esencoj, estis prezentita de la kuba kantistino kaj komponistino Diana Fuentes depost du jaroj sen prezentoj en la kubaj scenejoj.
 Promociante sian lastan muzikdiskon Planeta Planetario, sonregistrita kaj licenciita kun la multnacia entrepreno Sony Music, la artistino regalis per ekskluziva karaktero temojn de sia fonogramo, kiu estos lanĉita en Usono la venontan aŭguston.
Ŝi prezentis sin en la havana teatro Bertolt Brecht akompanate de eminentaj muzikistoj kaj de sia edzo, Eduardo Cabra, membro de la portorika grupo Calle 13.
Kiel parto de la koncerto ŝi honoris la ĵusforpasintan gvidanton de la grupo Los Van Van, Juan Formell kaj ankaŭ aliajn artistojn, nome  virinajn voĉojn tre elstarajn de la kuba kanzonistiko.
Ŝi esprimis sian kontenton esti en Kubo regalante la insulan publikon per iom da muziko el sia nova KD, produktado kiu sendube markas turnopunton en sia kariero.
Mi venis peti la benon de Kubo, de miaj geamikoj kaj danki al ĉiuj kiuj helpis min en mia kariero, ŝi emfazis. La koncerto plenis je varia enhavo de ĝenroj kubaj, konga muziko, folklora, hip-hopo kaj aliaj.
La 11-an de julio Diana Fuentes havos sian unuan fajropruvon en la usona merkato per sia partopreno en la Latin Alternative Music Konference okazonta en la Gramercy Theater de Nov-Jorko.



Komentarioj

  • Yenia Lugones's gravatar
    Yenia Lugones
    06/08/2014 09:13 am

    Dankon por la artikolo, mi multe shatas ilin,bedaurinde mi ne povis partopreni. ghis.


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up