UNESKO batalas kontraŭ la misinfodemio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-23 12:54:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Distingi faktojn disde onidiroj, lerni serĉi kaj taksi retan enhavon, identigi fontojn – la bezono havi kritikan rigardon al la informoj neniam estis tiel nepra kiel en la kunteksto de la pandemio de KOVIM-19 kaj ĝia seriode falsaj novaĵoj pri la malsano.

Tra la jaroj, UNESKO dissemis scipovon pri komunikiloj kaj informado,speciale inter instruistoj. Retaj kursoj senpagaj kaj malfermaj al ĉiuj estas disponeblaj por memlernado.

Depost 2012, la Tutmonda Semajno por Klereco de Reto kaj Informoj estis la okazo por antaŭenigi tiun kritikan lernadon kaj la diversecon kaj plurecon de enhavo.

Organizita de la Alianco de UNESKO por Klereco de Reto kaj Informoj, ĝi kunigas pli ol 600 organizaĵojn en pli ol okdek landoj. La temo de la Semajno por 2020, kiu okazis en oktobro, estis  “Rezisti al la misinfodemio”.


fonto: Unesko-kuriero 2-2021



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up