Domo de trobadoroj celebras sian 53-a jubileon en Santiago de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-29 16:28:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La emblema Domo de Trobadoroj (Casa de la Trova) festis sian 53-jaran jubileon kun la sindevigo protekti la ĝenrojn lulitajn en la orienta provinco  Santiago de Kubo, kiel atestas  la deklaro kiel Muzika Referenco de Latin-Ameriko fare de la Latina Instituto pri Muziko la 25-an de julio.

Nepre vizitinda de landanoj  kaj eksterlandanoj, la instalaĵo estas adaptiĝinta al  la novaj manieroj fari kaj komerci muzikon, markitajn de la cifereca erao, sen perdi la esencon de viva muziko, la genezo de ĝia kreado en 1968 pro la rapida agado de popularaj  artistoj kiel Ángel Almenares kaj Virgilio Palais.

La Muzika Katedralo de Santiago de Kubo, kiel ĝi ankaŭ estas identigita, konsistigas la ĉefan lokon de la Internacia Trobadora Festivalo "Pepe Sánchez" kiu okazas ĉiujare en la monato marto, kaj en ties lasta eldono ĝi estis dediĉita al la majstro Alejandro Almenares, lasta eksponento de la tradicia trobadora arto.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up