Santiago de Cuba: ekis la Fajrofesto.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-07-04 09:19:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Per kultura vespero dediĉita al Surinamo kaj arta reprezentado de tiu frata lando estis inaŭgurita en la orienta urbo Santiago de Cuba la 34-a eldono de la Kariba Festivalo, konata kiel Fajrofesto.
 
Orlando Vega, direktoro de tiu institucio, esprimis ke krome, aliaj omaĝataj artistoj estas la kantistino Eva Griñan, la kolombia verkisto Gabriel García Márquez, la dominga kantistino Sonia Silvestre, la eksterordinara kuba muzikisto Juan Formell kaj aliaj artistoj, kies profesia kaj homa heredaĵoj meritas tian rekonon.
Li elstarigis ke solidareco estas la plej forta aspekto de la kulturo, kio tre videblas en tiu ĉi festivalo, kiu ĉi-foje allogis 31 landojn ĉefe karibajn, sed malferman al ĉiuj kulturoj de la mondo.
Multaj aŭtoktonaj esprimoj de la originaj kulturoj de la karibaj popoloj partoprenas la festivalon per parado, kamparanaj festoj, sesioj teoriaj, atelieroj pri popolaj religioj inter multaj aliaj aranĝoj kiuj donas specialan karakteron al la jam tradicia popolfesto kiu okazas ĉiukare en la plej kariba urbo Santiago de Cuba, kiu ĉi-jare festas sian 500-jariĝon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up