Komenciĝas reŭnuiĝo de la Havana Bienalo kun la aŭdvidaj artoj en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-13 09:36:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Prensa Latina.

Havano,  nov 13 (RHK) La kolektiva ekspozicio Vojetoj, kiuj ne kondukas al Romo. Kolonieco, Malkoloniigo kaj Nuntempeco, inaŭgurita ĉi-vendrede en la Centro de Nuntempa Arto Wifredo Lam, markis la komencon de la 14-a Havana Bienalo.

La aŭdvida projekto de artistoj el 12 landoj estis konceptita kiel ekspozicio en progreso, kiu ŝanĝos sian videblecon  kun la tempo, kongrue kun   ĉi tiuj samaj dinamikoj  daŭre en konstanta transformo kaj movado, diris la direktoro de la Centro, Nelson Rodríguez.

La 14-a Bienalo atentas la paroladojn de la landoj situantaj rande de la centroj de potenco, kies praa saĝo povus kontribui al pli bona kompreno de aktualaj problemoj kaj konservado de la vivo sur la planedo, deklaris la prezidanto de la Nacia Konsilio de Plastikaj Artoj, Norma Rodríguez.

Ŝi emfazis, ke la ĉefa aŭdvidarta evento en Kubo substrekas ĝian kontraŭhegemonian sintenon, ĉar "la provo malhelpi ĝian realigon ĉiakoste lokas la bojkotistojn sur la saman flankon kiel la plej obstinaj proparolantoj de la internacia dekstro".

En siaj tri kuratorecaj spertoj, la 14-a Bienalo malfermiĝas al novaj scioj kaj plivastigas sian amplekson al aliaj konceptoj, fokusitaj al la kuba arto preter sia ĉefurbo centro kaj, ĝis 2022, ĝi fordonos la reunuiĝon kun la aŭdvidaj artoj, post la devigita izolado pro  la pandemio.

La inaŭguron ĉeestis respektive la Ministro kaj Vicministro pri Kulturo, Alpidio Alonso kaj Fernando Rojas, kune kun la invitita diplomatia korpuso kaj la aŭtoritatoj de la Registaro de Havano.


Fonto: Prensa Latina

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up