Vicente Feliú: trobadoro de la esperanto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-25 09:27:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Morti  farante tion, kion li plej ŝatis: kanti. Tio estas kio okazis al la kuba kantverkisto Vicente Feliú, kiu mortis  sur la scenejo dum provludado de la belega kanto  La Bayamesa, ino de la urbo Bayamo, kiu reprezentas Kubon.

Vicente Feliu Miranda  estis elstara kuba muzikisto, kantisto, gitaristo, kaj kantverkisto. Unu el la grandaj artaj eksponentoj de la Kuba Revolucio, inspirita de la "heroo de la barbuloj"; li estis parto de generacio, kiu kreskis kun la revolucia epopeo, kiu speguliĝis en ĉiu el liaj kantoj. Fonda membro de la Nova Trobadora  movado.

Unu el liaj plej famaj kanzonoj, Kredu min, estis tradukita al esperanto en la jaro 1990. Siamomente, Vicente tute malferme akceptis sin prezenti dum la 75-a UK-o, la unua kongreso internacia de la esperanta movado, kiu okazis en Kubo.

Dum la nacia kultura vespero de la UK-o, Vicente Feliú kantis tiun belan kanzonon, kiu estas simbolo de lia personeco mem, kiam asertis: “Kredu min, kiam mi diras al vi, ke amo min timigas,  ke mi kolapsas antaŭ ol mi vin amas,  ke  feliĉigas min  malfermi tranĉeon”, kaj tiel li vivis donante sian koron, kredu min.

Vicente Feliú forpasis la pasintan 17-an de decembro je la aĝo 74. Sed, kiel li plej ŝatis, li mortis pro koratako sur la scenejo, kantante.

Dum tiuj ĉi tagoj, la kubanoj, familianoj, amikoj, omaĝis la eternan trobadoron.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up