Kultura Societo José Martí okazigas sian jaran asembleon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-24 09:24:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La oficejo de la Marti-a programo kultura societo José Martí okazigas sian VI-an jaran asembleon kun ampleksa programo, kiu inkluzivas debaton pri la statutoj kaj aprobo de siaj laborkomisionoj.

Tiu ĉi kunsido favoris stampon de omaĝa poŝtmarko okaze de la historia memortago de la 24-a de februaro, kiu markas la komencon de la necesa milito kontraŭ la hispana koloniismo en la jaro 1895, organizita de la nacia heroo José Martí.

Menciendas la interŝanĝo inter la gvidantoj tra la tuta lando kun la celo plifortigi la rilatojn kun aliaj institucioj kaj personoj de aliaj landoj, kiuj emas diskonigi la verkaron de José Martí, kaj starigi dialogon kun kubanoj loĝantaj eksterlande, kiuj  plu tenas sian rilaton al la patrolando kaj al la idearo de Martí.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up