Revenas Internacia Festivalo Oraj Boleroj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-18 09:27:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo: Arkivo.

Post kvarjara paŭzo, la 35-a eldono de la Festivalo Oraj Boleroj  okazos de la 19-a ĝis la 26-a de junio en Havano, konfirmis  en gazetara konferenco José Eulalio Loyola Fernández, prezidanto kaj fondinto de la evento.

Loyola Fernández emfazis, ke, ĉi-okaze, ĝi estos dediĉita al la centjariĝo de la kuba radio, la amaskomunikilo, kiu plej diskonigis la muzikon de la plej granda el Antiloj kaj, precipe, la bolero.

Li aldonis, ke la festivalo honoros la 100 jarojn de César Portillo de la Luz, defendanto de la movado konata kiel filing kiel alia varianto de  bolero; oni ĝin dediĉos ankaŭ al  la deklaracio de ĉi tiu ĝenro kiel Kultura Heredaĵo de la nacio ekde 2021.

La inaŭgura festo de Oraj  Boleroj de Oro okazos en la Nacia Teatro de Kubo dimanĉe, la 19-an de junio, kaj estos reĝisorita de José Ramón Artigas.

La festivalo Oraj Boleroj, fondita en 1987 elstarigas laboron de komponistoj, kantistoj kaj esploristoj, kies laboro pliriĉigas la boleron kiel muzika ĝenro de karaktero hereda por Kubo, kiu aspiras altigi tiun kategorion je monda skalo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up