V-a Somera Filmfestivalo komenciĝas en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-07-07 10:05:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kun varia programo komenciĝis  la 5-a Somera Filmfestivalo, planita ĝis la 28-a de aŭgusto.

Laŭ la organizantoj, dum la somera etapo estos projekciataj ĉirkaŭ 146 filmoj el dudeko da landoj, grupigitaj en 23 temaj cikloj bazitaj sur la fikcio, erotika, hororo, fantastaj ĝenroj, inter aliaj.

La kuba kinematografio estas reprezentata de la cikloj Polemikoj kaj ties epoko kaj Virinoj sur la unua sceno, krom la premiero de la dokumenta filmo Revo de insulo, pri la vivo kaj laboro de la kantverkisto Gerardo Alfonso, reĝisorita de Rolando Almirante.

Dum la monatoj julio kaj aŭgusto estos ankaŭ programo dediĉita al la grandaj nuntempaj sagaoj, kun la ekspozicio de ĉiuj partoj de la filmoj Star Wars, La Hobito kaj La Mastro de l' Ringoj.

Inter la afiŝtabulo elstaras tiuj de Internacia Kinejo de la 10-a ĝis la 14-a de aŭgusto, kun elekto de filmoj por plenkreskuloj kaj infanoj, tiu el Hispanio, kiu prezentos ok plenlongajn filmojn kaj unu mallongan reprezentanton de la nuna ibera kinejo, kaj unu el Japanio.

Por la infana publiko, la evento proponas la projekcion de 28 filmojn, kiuj estos grupigitaj en ses cikloj, kaj aroj da 3D filmoj.

Siaflanke, la Salono Charlot de la kinejo Charles Chaplin gastigos omaĝon al la usona reĝisoro Blake Edwards okaze de sia centjariĝo kun specimeno de 11 filmoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up