Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj 2022-2032

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-11 09:15:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La termino ndúyuu, kiu en la zapoteka lingvo rilatas al ripoza korpapozicio.

Dum indiĝenaj popoloj konsistigas nur 5 elcentojn de la monda loĝantaro, ili parolas 6 000 el ĝiaj 7 000 lingvoj.

Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, pli ol 30 elcentoj de la lingvoj de la mondo malaperos ĝis la fino de tiu ĉi jarcento pro manko de parolantoj, instruado, literaturo, heredigo aŭ politika engaĝiĝo. La perdo de indiĝena lingvo ne nur malriĉigas lingvan diversecon, ĝi ankaŭ kondukas al neinversigebla perdo de tradiciaj scioj.

Celante mildigi tiun tendencon kaj konservi tiun heredaĵon, Unuiĝintaj Nacioj proklamis la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj 2022-2032.

Tiu Jardeko, gvidata de UNESKO kunlabore kun Departementode UN pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj kaj aliaj rilataj agentejoj de UN, celas altiri atenton al la serioza perdo de indiĝenaj lingvoj kaj al la bezono konservi, revigligi kaj antaŭenigi ilin, inkluzive kiel iloj por edukado.

La Deklaro de Los Pinos, aprobita en februaro 2020 en Meksik-urbo sub la instigo de Meksiko, kaj la Tutmonda Agadplano prezentita en 2021, stimulas la realigon de konkreta tutmonda agado por la konservado de indiĝenaj lingvoj.

-El la angla esperantigis Manuela Burghelea(Brazilo)


Fonto: Unesko-kuriero

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up