Havano ĉe la pordegoj de Fiart 2022

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-05 09:51:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La Internacia Metia Foiro 'Fiart 2022' revenas al la kultura sceno de Havano, inter la 10-a kaj la 20-a de decembro, en du lokoj: Pabexpo kaj la Kultura Stacio Linea.

Organizita de la Kuba Fonduso por Kulturaj Valoroj (FCBC), la evento havos inter siaj ĉefaj altiroj la laboron de desegnistoj el la plej granda insulo de Antiloj, kaj ankaŭ la produktaĵojn de eksponantoj el naŭ landoj, distribuitaj en preskaŭ 300 ekspoziciaj punktoj.

"La dudek-kvara eldono de la renkontiĝo, dediĉita al reciklado en metio, alproksimigos la publikon al la pecoj faritaj de elstaraj kreintoj kiel Ángel Ferrer, Jesús Frías (Chuchi), la projekto Fresco, inter aliaj", raportis la adjunkta direktorino de la FCBC, Marta Ivis Sanchez.

Ŝi emfazis, ke 'Fiart 2022' estos estetika kompaso por la lando, kun novigaj vestaĵoj kaj taŭgaj por la veterkondiĉoj de la insulo.

Sánchez aldonis, ke alia el la novecoj de la evento estos la artikulacio de kompleta specimeno de Telarte, iniciato de la FCBC, kiu antaŭ kelkaj jaroj ĉesis  kaj nun  rekuperiĝas.

Ŝi memorigis, ke tiu ĉi unuopa sperto instigas la uzon de plastikaj artoj en teksaĵaj presaĵoj, kiu plilongigas ĝian ekziston preter galerioj kaj muzeoj, samtempe formante parton de ĉiutagaj aĵoj de alta estetika valoro.

Konsiderita la ĉefa komerca ekspoziciejo de sia speco en Kubo kaj Karibio, 'Fiart 2022' gastigos produktaĵojn el Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Hispanio, Hindio, Meksiko, Panamo, Peruo kaj Rusio, same kiel el ĉiuj kubaj provincoj, institucioj kaj la neŝtata sektoro.


Fonto: Granma/PL/Sancristóbal.cult.cu

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up