Kultura koloniigo en Kubo estas zorgiga, diras elstara intelektulo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-01 16:08:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Abel Prieto, prezidanto de la Domo de Amerikoj

Havano, feb 1 (RHK)  La prezidanto de la Domo de la Amerikoj, en Havano, Abel Prieto Jiménez, asertis ĉi-merkredon, ke nuntempe estas perturba kresko en la reproduktado de ŝablonoj, kiuj indikas la ĉeeston de kultura koloniigo en Kubo.

Parolante en la Internacia Pedagogia Kongreso 2023, kiu okazas en la Havana Kongresejo, la elstara intelektulo atentigis, ke lastatempe en la lando okazis epizodoj kiuj indikas la ekziston de ĉi tiu fenomeno, kiel okazis en la orienta provinco Holguín, en oktobro 2022, kiam junuloj aperis sur publika placo en tiu  provinco alivestita per Ku-Kluks-Klanaj kapuĉoj.

"Kiam nescio kaj koloniigo kuniĝas, ili povas havi la samajn aŭ similajn sekvojn al faŝismo", li diris en la diskutrondo "La debato en la hodiaŭa Kubo pri kultura koloniado".

Li emfazis, ke oni laboras pri la programo 'Semu ideojn, semu konsciencon', alegoria al frazo de ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz (1926-2016), kiu invitas kubanojn disvolvi kritikan pensadon kaj kulturan reziston.

La prezidanto de Domo de la Amerikoj diris ke la jaro 1961 estis decida por Kubo,  ĉar la Legopovo-Kampanjo estis disvolvita, kun kiu la nacio deklaris sin teritorio libera de analfabeteco.

Li asertis, ke el la parolado de Fidel, Vortoj al la intelektuloj,  oni skizis por Kubo senprecedencan kulturan politikon kontraŭdogman kaj kontraŭsektan.

Tiusence, la elstara intelektulo memorigis ke la kuba Apostolo José Martí kaj la historia gvidanto de la kuba Revolucio, Fidel Castro, konsistigas la du neprajn aksojn de la malkoloniiga pensado de la insulo.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up