Granda patrolando: latinamerika rokmuziko en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-09-22 12:47:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De la 14-a ĝis la 18-a de novembro okazos por la unua fojo en Kubo, la festivalo de latinamerika roko “Granda Patrolando”, laŭ informis la organizantoj dum gazetara konferenco en la kultura centro de ARTex, “Submarino Amarillo” de Havano.
Humberto Cruz Hernández, prezidanto de ARTex kaj de la organiza komitato de la evento aŭspiciita de la ministerio de kulturo, deklaris al la gazetaro ke kelkaj institucioj kulturaj kunpartoprenos la eventon, inter ili estas la EGREM (entrepreno de sondiskoj), la kuba agentejo de roko kaj la kultura Domo de ALBA.
Siaflanke, Sebastián Heredia, argentina promocianto, kiu ankaŭ prezidas la festivalon, komentis ke ene de la ĉefaj celoj de tiu ĉi evento estas la ebleco ke la kubaj gejunuloj kaj rokamantoj konatiĝu kun la nuna situacio de tiu muzika ĝenro en Latinameriko kaj aktualiĝu; samtempe, estos bona okazo por ke la invititaj muzikistoj interagu kun la kubaj grupoj tre altkvalitaj kiuj per sia muzika verko kreis proprajn markojn kadre de la mondo de la latina roko.
La festivalo “Granda Patrolando” sukcesos kunfandiĝon inter la rokfarantoj kaj ties sekvantoj, per koncertoj kie la konata Heavy Metal, la miksado de ritmoj, la alternativa roko kaj, speciale, en la hispana lingvo, havos ĉefan rolon dum 5 intensaj agotagoj defendante ĝenron, kiu kulturita en Latinameriko, akiras trajtojn sui géneris, ne nur rilate la muzikon, sed ankaŭ kiel estetika koncepto kiu spegulas vivmanieron.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up