Kubo alvokas la VI-an Internacian Kolokvon pri Studoj pri Indiĝenaj Kulturoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-03-28 09:52:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Indiĝenoj de Nikaragvo Foto: Russia Today

Havano, mar 28 (RHK)  Domo de la Amerikoj ĉi-urbe kunvokis la VI-an Internacian Kolokvon de Studoj pri Indiĝenaj Kulturoj, kiu okazos de la 15-a ĝis la 18-a de oktobro 2024.

Kiel raportis la sidejo en siaj oficialaj retoj, la forumo estos dediĉita al la temo “Kontraŭhegemoniaj alternativoj el la sciencoj kaj denaska scio, kaj la eldono celas instigi pripensadon pri la historiaj kondiĉoj, kiuj klarigas la ekskludon de scioj generitaj el denaskaj kulturoj kaj ankaŭ videbligi la rezistajn strategiojn, kiuj ebligis, ke ĉi tiu kontraŭhegemonia scio restis kaj reproduktiĝis ĝis hodiaŭ.

Partoprenantoj povos trakti ĉi tiujn aferojn el malsamaj perspektivoj kaj ankaŭ aliajn aspektojn ligitajn al la nuna ekonomia, politika, socia kaj kultura realeco de la indiĝenaj popoloj de Ameriko. Krome, iliaj agoj kontraŭ la mekanismoj kiuj provas neniigi iliajn mondkonceptojn, kaj la aparta maniero kiel tiuj estas kunordigataj en la nuntempo kun komunikado, arta kreado, aktivismo kaj gvidado.

La institucio deklaras, ke ĝi invitas kun speciala intereso parolantojn, kiuj raportas pri la nuna latinamerika realo, prefere surbaze de la sperto akirita per siaj propraj komunumoj.

Interesitoj povas prezenti individuajn prezentojn aŭ panelojn – de tri aŭ kvar partoprenantoj – ĝis la 22-a de julio 2024 per la platformo https://premiocasa.cult.cu/culturasOriginarias.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up