Kuba poetino Fina García Marruz kandidatigita al Premio Cervantes 2013.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-11-18 12:54:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Konsiderata la plej grava premio en la hispanparolantaj landoj, la Premio Cervantes 2013 estos transdonata dum tiu ĉi semajno; ĝi rekonas la figuron de verkisto kiu per sia tuta verkaro kontribuadis al riĉiĝo de la hispana literaturo.
La kuba poetino Fina García Marruz estas en la listo de kandidatoj kune kun verkistoj kiel Sergio Ramírez el Nikaragvo, Juan y Luis Goytisolo, Fernando del Paso el Meksiko kaj Francisco Nieva.
La premio Cervantes estis kreita de antaŭ 38 jaroj flanke de la ministerio pri kulturo de Hispanio, kaj nur tri foje estis donita al virina verkisto, nome la hispanaj María Zambrano en 1988 kaj Ana María Matute en 2010 kaj la kubanino Dulce María Loynaz en 1992.
La ĵurion formas 11 membroj, inter ili la gajnintoj de la du lastaj eldonoj, nome, José Manuel Caballero Bonald, el  Hispano, kaj Nicanor Parra kaj la direktoro de la reĝa akademio de la hispana lingvo, José Manuel Blecua kaj Renée Ferrer de la paragvaja akademio de la hispana lingvo, interaliaj elstaruloj el Hispanio kaj Latinameriko.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up