Muzikfestivalo inter Kubo kaj Usono.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-05-08 19:47:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Muziko-Havano estas la unua festivalo produktita inter institutcioj de Kubo kaj Usono, sesiinta dum tiu ĉi semajno en Kubo kun elstaraj muzikistoj kubaj kaj eksterlandaj.

Laŭ klarigis la  direktoro de la festivalo, Fabien Pisani, Muziko-Havano naskiĝis por ke Kubo ree estu unu el la internaciaj ĉefurboj de muziko. Li esprimis la deziron ke tiu ĉi festivalo estu taŭga por starigi fido-rilatojn kaj malfermi novajn pontojn por interŝanĝo inter Kubo kaj Usono.

La festivalon subtenis en Havano la kuba instituto de muziko de la ministerio pri kulturo kaj la PM records. Dum la festivalo okazis senpagaj koncertoj kaj aliaj kun moderaj prezoj por faciligi la aliron de la kuba publiko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up