La ĝenerala direktoro de la muzika ensemblo, Francisco Oropesa, komponisto kaj produktisto konata en la arta mondo kiel El Matador, esprimis ke la sepa turniro de la muzika ensemblo tra Usono okazos en oktobro kaj novembro tra kelkaj scenejoj, inter ili la konata klubo nokta Conga Room, de Los Angeles.... Legu pli


Olga Tañón koncertos en Kubo.

La portorika kantistino Olga Tañón vizitas Kubon kiel promesite por koncerti en la orienta urbo Santiago de Kubo kaj en Havano.... Legu pli


Preskaŭ 300 delegitoj landaj kaj eksterlandaj partoprenas la kongreson de radio kaj televido sesianta en Havano, kie oni debatas pri dinamikaj kontraŭproponoj al la amaskomunikaj hegemonioj ekzistantaj en la nunaj tempoj.... Legu pli


Irina Bokova, ĝenerala direktorino de la UNESCO transdonis la Omaĝan Medalon 70 jaroj de tiu UN-organizo, distingo simbolanta la pacon, al doktoro Eusebio Leal Spengler, historiisto de Havano, en la Palaco de la Dua Kaporalo situanta en la malnova urbocentro, muzeo kies restariga laboro estis subtenata de tiu internacia organizo kaj financita de la Eŭropa Unio.... Legu pli


La kuba trobadoro Nelson Valdés kun la kantisto Leoni Torres, produktis videoklipon omaĝe al la kuba kantistino Omara Portuondo, la stelulino de Buena Vista Social Club.... Legu pli


La iberoamerika premio de kino Fénix, estis donita en ties unua eldono al la internacia festivalo havana de la nova latinamerika kino pro ties enorma kontribuo al la evoluo kaj disvastigo de la regiona kinoarto kaj formado de spektantaroj.... Legu pli


De la 14-a ĝis la 18-a de novembro okazos por la unua fojo en Kubo, la festivalo de latinamerika roko “Granda Patrolando”, laŭ informis la organizantoj dum gazetara konferenco en la kultura centro de ARTex, “Submarino Amarillo” de Havano.... Legu pli


Jen insuleto kiu aperis jam en la mapoj faritaj de hispanoj en la 17-a jarcento, sed tiam ĝi ne havis nomon. Temas pri bela terpeco situanta interne de la haveno de Santiago de Cuba, tre proksime de la mallarĝa akva truo kiu ligas la duan kuban urbon kun la kariba maro, en la orienta parto de la insulo.... Legu pli


Per kultura vespero dediĉita al Surinamo kaj arta reprezentado de tiu frata lando estis inaŭgurita en la orienta urbo Santiago de Cuba la 34-a eldono de la Kariba Festivalo, konata kiel Fajrofesto.... Legu pli


Koncerto unika, atendita kaj plena je sonoreco kariba kaj kubaj esencoj, estis prezentita de la kuba kantistino kaj komponistino Diana Fuentes depost du jaroj sen prezentoj en la kubaj scenejoj... Legu pli


La spontana tributo antaŭ la cindroj de la elstara muzikisto, la popolaj laŭdoj sur la stratoj de la tuta lando kaj la televidaj kaj amaskomunikilaj noticoj kaj programoj dediĉitaj al Juan Formell por revui la enorman kaj bonan verkon kreitan de lia muzika ensemblo nomata Los Van Van, estis evidenta pruvo pri kiom profunde kaj sincere lia muziko rolis kaj plu rolos en la kuba muzika panoramo de la lastaj 44 jaroj.... Legu pli


Ekde la unua de majo ĉi-jare la programoj de la mallongonda internacia voĉo Radio Havano Kubo ekelsendos per la frekvenco 102.5 megahercoj de FM.... Legu pli


Kuba muziko kaj dancoj popularaj estas sufiĉe vaste konataj tra la tuta mondo kaj aparte ĝuataj de dancistoj jen amatoraj jen profesiaj kiuj plezure dancas ritmojn el latinamerika deveno, aparte kubajn ritmojn.... Legu pli


Plurlingveco en nia regiono, lingvaj bariloj kaj agadoj estas temo historie mistaksata, ĉar multaj konsideras la amerikan regionon ofte nur dulingva aŭ maksimume trilingva, nome, pensante pri la lingvoj enkondukitaj de la koloniaj imperioj de la pasintaj jarcentoj.... Legu pli


La dua urbo de la kariba insulo iras survoje al la 500-jariĝo kun ampleksa programo por revigligi kaj plibeligi la historian centron kaj la plej signifoplenajn lokojn de la teritorio.... Legu pli


up