La ĉampiona basbalteamo Alazanes survoje al la Kariba Matĉo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-01-25 09:07:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La teamo ĉampiona de Kubo, Alazanes de Granma, kiu  reprezentos Kubon en la 59-a kariba matĉo de basbalo, jam havas la liston de ludistoj, anoncis la aŭtoritatuloj de tiu sporto.

El la 28 ludistoj selektitaj, 19 estas parto de la teamo kiu ĵus konkeris la kronon nacian pasintdimanĉe kaj la aliaj 9 devenas el la teamoj Ciego de Ávila, Matanzas kaj Villa Clara, la plej bonaj teamoj en la ĵusfiniĝinta serio tutlanda.

Aliflanke, la kuba federacio de basbalo informis ke post kelkaj tagoj okazos gazetara konferenco en la halo Adolfo Luque de la latinamerika stadiono de Havano, kie la direktoro de la teamo,  Carlos Martí,   partoprenos kaj sciigos detalojn pri la selektita teamo vojaĝonta al la kariba matĉo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up