Komenciĝas la fina etapo de la kuba basbalo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-03-27 16:05:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Depost tri sezonoj en pura kresko, la teamo de Matanzas startas hodiaŭ kiel la granda favorigito  por gajni la titolon de la kuba ĉampiono de basbalo, la nacia sporto, kvankam en tiu ĉi sezono ili devos venki la nunajn ĉampionojn, la teamo de Villa Clara.
 
Tiu ĉi teamo neniam estis en simila pozicio, eĉ ne de antaŭ 5 jaroj, sed ekde la enposteniĝo de la nova direktoro Víctor Mesa en la jaro 2011, la historio draste ŝanĝiĝis, speciale en tiu ĉi jaro.
 
Por la amantoj de la statistikoj ili sciu ke la teamo de Matanzas, kiu gvidis la regulan sezonon, gajnis 57 matĉojn en 87 ludoj kaj tial ili fariĝis la plej forta en la ofensiva flanko.
 
La hodiaŭa ludo okazos en la stadiono Victoria de Girón, en sia provinco, kie ili entute gajnis 30 matĉojn kaj nur perdis 12 , kio signifas ke ili havas altan procentaĵon de venkoj en sia propra tereno.
 
Kiel ajn, la historio ĉiam montris ke la fina sezono estas tute alia afero, kaj la tradicio multe pezas, kio favoras la teamon de Villa Clara; la alia grava ludo kiu okazos morgaŭ estos inter la teamoj de Pinar del Rio kaj la Industriistoj de Havano, du el la provincoj kiuj laŭlonge de la basbal-historio gajnis pli da titoloj de landaj ĉampionoj.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up