Cubamotricidad 2022 por la fizika kulturo kaj sportoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-20 17:12:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, okt 20 (RHK)  La VIIa Kongreso de Cubamotricidad 2022 efektiviĝos de la 24-a ĝis la 27-a de oktobro en Varadero, banloko en la okcidenta de Kubo,  kun la celo pritrakti aferojn rilatajn al sporto, scienco kaj daŭripovo.

La Kongresejo Plaza América, en la fama kuba feriejo Varadero, gastigos la konklavon, en kiu partoprenos pli ol 500 delegitoj el 29 nacioj.

"Ni havos elstarajn sciencistojn, kiuj donos ĉefprelegojn pri temoj kiel sportista trejnado kaj preparado, sportaj administrad-sistemoj kaj instigo en klasoj pri fizika edukado, inter aliaj," diris al la sporta ĵurnalo  JIT S-ino C.  Silvano, rektoro de la Universitato Manuel Fajardo de Fizika Kulturo kaj Sportaj Sciencoj (UCCFD).

„Ĝi estos evento, kiu kontribuos  taksi kaj disvastigi ĉion, kion ni faras en la sciencoj de fizika kulturo kaj sporto”, diris la akademiano.

La temoj estos debatitaj persone kaj distance, en ses ĉambroj kaj naŭ laborkomisionoj.


Fonto: JIT

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up