AIBA-prezidanto laŭdis la laboron kaj subtenon de Kubo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-16 18:17:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La kuba teamo de boksado Domadores

La prezidanto de la internacia asocio de boksado (AIBA), sinjoro Ching-Kuo Wu, el Tajpejo, laŭdis la signifon de intenca memorando subskribita en Londono  kun la kuba federacio de tiu sporto (FCB) kaj informis ke li celas viziti Havanon okaze de la antaŭfina segmento de la monda matĉo.

Li ankaŭ deklaris ke  temas pri grava sukceso ĉar ratifas ke Kubo  partoprenos nur  la programojn de la AIBA, kiu  daŭre subtenos la insulan federacion kaj kontribuos al evoluigo de  boksado kaj por pliaj sukcesoj.

Sinjoro Wu, ankaŭ ekzekutiva membro de la internacia olimpika komitato, subskribis la memorandon kune kun la estro de tiu sporto en la insulo, Alberto Puig de la Barca.

La dokumento konfirmas ke la kuba federacio nur rajtigos la ĉeeston de siaj atletoj en internaciaj eventoj organizataj de la gvida institucio de tiu sporto, kaj emfazas sian devontigon kun tiuj atletoj.

Tiurilate, la dokumento precizigas ke ilin oni ne povus prinegoci aŭ kontrakti sen la koncerna aprobo de la aŭtoritatuloj de boksado de la insulo, sinteno konceptita kiel kontribuo al la leĝa protekto kontraŭ la senskrupula agado de la talentĉasistoj.

La kuba funkciulo esprimis ke tiu ĉi paŝo fruktas el la respekto kaj interkompreno kiu karakterizas la rilatojn inter la du partneroj; siaflanke, Wu elstarigis la agadon de la teamo Domadores de Kubo, gajninto de la lasta eldono de la boksada matĉo kaj jam posedanto de  loko por partopreni  la antaŭfinon de la nuna monda ĉampionado la venontan monaton.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up