Basbalo: MLB bonvoleme vizitos Kubon favore al longa kaj forta rilato.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-12-04 08:13:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La organizaĵo de la aĝaj ligoj de basbalo de Usono (MLB) kaj ties asocio de basballudistoj plenumos turneon de bona volo en Kubo de la 15-a ĝis la 18-a de decembro, kiu markos la unuan viziton de tiu organizaĵo al Kubo ekde 1999, kiam la teamo  Orioles de Baltimore  ludis prezentan ludon kun la nacia teamo kuba.

Du atletoj kiuj membras en la Famo-Halo: Joe Torre, supera oficialulo de la MLB kaj Dave Winfield, speciala konsultanto de la MLBPA, iros kun grupo de basballudistoj al Kubo, estis anoncita en Nov-Jorko.

Ilia vizito inkluzivas gazetaran konferencon en la Hotelo Nacional kun Joe Torre, Winfield kaj la ceteraj sportistoj; ili faros klinikojn de basbalo por infanoj en la stadiono Latinoamericano de Havano kaj en la stadiono Victoria de Girón en la provinco Matanzas; plus karitata evento kune kun la asocio kuba Caritas.

La komisiito pri basbalo Robert D. Manfred, Jr. esprimis ke “basbalo reprezentas ligon inter niaj kulturoj kaj ne kontesteblas la influoj de kubaj ludistoj en nia sportludo. Mi esperas ke tiu ĉi turniro marku la komencon de longa rilato”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up