2017: pozitiva evoluo de la ekonomio

Eldonita de Maritza Gutierres González
2018-01-02 12:29:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kiel tradicie, en la fino de ĉiu jaro kunsidas la  nacia asembleo de la popola povo de Kubo, por revui la landan situacion rilate la ekonomion kaj ĉiujn aspektojn de la socio. Ĉi- lastan jaron la parlamenta sesio okazis  en la Kongresa Palaco, tio estas efektiviĝis  la oka periodo ordinara de sesioj de la oka leĝofaro, laŭ estis konvokite de la prezidanto de tiu organo.

La ministro de ekonomio Ricardo Cabrisas informis antaŭ la parlamentanoj ke la nacia malneta produkto interna de Kubo kreskis je 1,6% en la jaro 2017 spite al la pluraj malfacilaĵoj alfrontitaj dum la jaro. Inter la pli bonaj sektoroj kiuj influis tiun kreskon elstaras la konstruado, turismo, transporto kaj agrikulturo.

La estro de la konstanta komisiono por starigo kaj evoluigo de la gvidlinioj aprobitaj de la komunista partio kaj registaro, Marino Murillo, esprimis ke la cent politikoj aprobitaj estis funde analizitaj, sed la praktiko evidentigis ke la procezo estas tre kompleksa.

La komisiono dividis sian laboron en ok strategiaj prioritatoj, sed, komence, li emfazis pri kvar, ili estas, nome, la mona ordigo de la lando; la evoluigo de la socialista ŝtata entrepreno; la integrala reviziado kaj plibonigo de la formoj de produktado ne ŝtataj, tio estas, kooperativoj kaj memstaraj laboristoj, kaj alia rilatas al la temo kiel atingi pli da eksterlandaj investoj en Kubo.

Post analizo de la jara agado kaj la estontecon rilate la ekonomion kaj socian laboron en la insulo, la kuba prezidento Raúl Castro, atentigis ke en la jaro 2018 persistos la financaj streĉoj kaj la ekonomiaj defioj, tamen prognozis ascendan vojon por la insula ekonomio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up