Turismo fronte al Covid-19: novaj produkto-prioritatoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-01 10:25:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ministro de turismo, Juan Carlos García, partoprenis laborkunsidon pri la evoluo de Covid-19 en Kubo, kie li klarigis la agadojn de la ministerio de turismo en la nuna kunteksto, en kiu  la ministerio decidis la fermon kaj kuniĝo de hotelaj kaj eksterhotelaj instalaĵoj.

La ministro  informis ke la turistoj restantaj en la hoteloj havas limigojn je eliro kaj ankaŭ pri  grupiĝo en komunaj areoj. Tiucele estas fermitaj la diskotekoj, naĝejoj, gimnazioj, kaj oni limigis la amuzajn aktivaĵojn, tagajn kaj vesperajn.

La ministro informis ke oni daŭre intertraktas kun la koncernaj ambasadoj kaj flugkompanioj por eliro de la turistoj ankoraŭ restantaj en la nacia teritorio.

Li klarigis ke oni planas daŭre labori en la reviziado kaj kongruigo de la evoluplano ĝis la jaro 2030, enkondukante novajn strategiojn de prioritataj produktoj por evoluigo, esence tiuj, kiuj rilatas al sano kaj bonfarto, kulturo, heredaĵo kaj naturo.

Oni informiĝis pri ordigo de ĉambroj, mantenado de instalaĵoj kaj teknologiaj sistemoj kaj garantiado de prioritataj investoj en la sektoro. Oni  preparas aliajn ejojn destinitajn al la turismo nacia kiel la konata popola feriejo kaj la turisma foiro.

Ĝenerale, laŭ sciigis la ministro Juan Carlos García,  la turisma sektoro sin preparos por la momento, kiam la kondiĉoj estu favoraj,  oferti turisman servon nacian kaj internacian pli kvalitan.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up