Meliá elektis Kubon por telelaboraj proponoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-14 13:52:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 14 (RHK) La hotela ĉeno hispana Meliá Internationals Hotels informis ke ili elektis Kubno por proponi ofertojn, kiuj ligas feriojn al telelaboro, pro la sekureco de la lando.
  
Komuniko diskonigita en la cifereca bulteno Reportur  sciigas ke Meliá elprovos novan specon de loĝiga servo naskita pro la Covid-19 por tiuj nomataj hoteloj hibridaj, kie oni povas ferii kaj labori samtempe.

Post kiam aliaj grandaj ĉenoj kiel Marrioit aŭ Accor prezentis tiun specan turisman oferton de antaŭ kelkaj monatoj, la hispana ĉeno decidis fari same en siaj hoteloj de Kubo, pro la fakto  ke tiu ĉi estas sekura destino en ne imitebla medio.

La iniciato estis diskonigita oportune sub la premiso de hoteloj transformitaj en oficejojn, varianto kiu ebligas la supervivadon de turismaj loĝejoj.

Meliá Cuba esprimis ke temas pri nova loĝiga servo esplorenda, celanta ĉefe la kanadajn klientojn, ĉefa turisma emisianto al Kubo.

Precize, tiu ĉi deveno ekigis vojaĝojn al la insuletoj de la centra-norda regiono kuba (Insuleto Coco), ekde la pasinta 4-a de septembro.

Meliá precizigas lastajn detalojn kaj preparas la ofertojn, sed la ideo estas oferti loĝigojn je longa distanco, kun vifio grandrapida kaj senpaga aliro al halo de kunlaboro (laborspaco kundividita), kune kun la ebleco rezervi videokonferencojn, insistas la komuniko.

Fonto: Prensa Latina
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up