La kubaj kamparanoj en la nuna batalo por evoluigi tiun sektoron

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-05-17 18:45:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Meze de la omaĝoj okaze de la 55-a fondodatreveno de la nacia asocio de etagrikulturistoj (ANAP) la 17-an de majo, kiam Fidel Castro subskribis la unuan leĝon de agrara reformo, kaj survoje al estontaj projekcioj kiel parto de la aktualigo de la kuba ekonomia modelo, la prezidanto de tiu organizaĵo Rafael Ramón Santiesteban Pozo estis intervjuita en Havano por paroli pri la fortoj kaj malfortoj de tiu grava institucio.
Inter multaj temoj li parolis pri la starigo de diversaj reguloj kiuj ordigas la laboron de la sektoro kaj aparte de la agroindustrio; estas grave la temo kiu rilatas al malcentrigo de la vendoj senperaj al la turisma sektoro, ampleksigo en la procezo de ter-transdono por fruktuzo, la eblecoj kontrakti laborfortojn kaj atingi kreditojn, samkiel pri la diversigo de komerceblecoj.
Inter la fortoj de la organizaĵo li menciis la fakton ke malfermiĝis kelkaj scenejoj kontribuantaj al serĉado de pluraj solvoj, kompreneble, li emfazis, “ankoraŭ ni estas en organiza etapo, sed la sekvoj komencas ekflori en la produktado kaj rendimentoj, ankoraŭ for de la necesaj indikiloj”.
Li ankaŭ aldonis ke “aliĝis pli ol 140 mil terkulturistoj per la sistemo de fruktuzantoj, tio estas, ke ili komencis labori en teroj kiuj estis senuzaj, kio konsistigas gravan forton. Per tiu procezo de tera transdono oni ne nur rekuperas senutilajn areojn, sed ankaŭ malaltiĝas  la averaĝa aĝo de la produktantoj”.
La kamparana kaj kooperativa sektoroj havas grandan partoprenon en la totala produktado de nutraĵoj, proksimume 70%. Laŭ esprimis la prezidanto de la agrikultura organizo, en la nuna jaro, el la ĉefaj varoj ili ne sukcesis plenumi sole en la provizado de tomatoj al la industrio, ĝis nun ili vendis nur 73% el la planita totalo.
Laŭ lia klarigo la kialo estas en la klimata influo kiu estis tre negativa por tiu ĉi kultivo, aliflanke, la kultivo de fazeoloj, grava nutraĵo por la kuba merkato, bone kondutis kaj la rezulto estis pli ol 30 mil tunoj kio ja pozitivas.
Tamen, problemo por la loĝantaro, ankoraŭ ne solvita, estas la situacio de la prezoj, sed li taksis ke “kongrue kun la scenejo de ĉiu loko kaj iom post iom povas malkreski”. Li emfazis ke oni laboras per la programo difinita de la landa strategio pli uzi la teknologion kaj pli profiti la posedatajn terojn por kreskigi la produktadon.
Inter la malfortoj estas ke “grupo de rimedoj materiaj kaj krudaĵoj estas bezonataj, spite al tio ke la agrikulturistoj serĉas alternativojn agroekologiajn, kaj oni devas ilin oportune uzi por atingi la pli altajn rendimentojn, kio ja influas sur la kostojn de la produktado.”
Pri la ĵusaprobita leĝo de fremdaj investoj, kie la agrikulturo estas unu el la prioritataj sektoroj, la prezidanto de la asocio de kamparanoj de Kubo asertis ke ene de la projekcioj ne ekzistas diferencoj en la eblecoj por la ŝtata kaj la kooperativa kaj kamparana sektoroj.
Li emfazis ke “la koncepto naciskala estas ke la agrikulturo en Kubo estas unu sola kaj oni laboras por ekvilibrigi la kondiĉojn de ĉiuj produktivaj strukturoj.
Li konscias ke temos pri malrapida procezo ĉar oni alfrontas novan agadon, sed “ne ekzistas programo rilata al la produktado de nutraĵoj en Kubo sen partopreno de la kooperativoj kaj kamparanoj” li fine asertis.
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up