Germanaj turoperaciantoj konstatas viglecon de la kuba turismo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-04 09:11:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 4 (RHK) La kuba ĉefministro Manuel Marrero, gvidis laborkunsidon por ĝustigi detalojn pri la rekomenco de la aeraj operacioj el Eŭropo, haltigitaj kelkajn monatojn antaŭe pro la pandemio de Covid-19.

Marrero sciigis per Tvitero ke en la kunsido partoprenis Ralf Teckentrup, prezidanto de la flugkompanio Cóndor kaj reprezentanto de la ĉefaj turoperaciantoj de tiu lando.

Marrero skribis: “Mi kunsidis kun la prezidanto de la flugkompanio Cóndor kaj la prezidantoj de la ĉefaj germanaj turoperaciantoj, kiuj venis kun 150 vojaĝagentoj por konstati la viglecon de nia turismo kaj iniciati operaciojn”.

Sub la devido”Kubo sekura destino”, pasintsabate alvenis al la flughaveno Juan Gualberto Gómez, de Matanzas, la unua flugo de Cóndor, el la germana urbo Frankfurto, kun la celo familiarigi la turoperaciantojn kaj vojaĝagentojn  pri kiel la kuba turismo sin preparis por akcepti  eksterlandajn vizitantojn, kaj apliki sanitarajn protokolojn garantiontaj sekuran restadon.

De antaŭ kelkaj jaroj, Kubo estas unu el la destinoj de suno kaj plaĝo preferataj de la germanoj. Tiel evidentiĝas en la fakto ke la eŭropa lando estas inter la kvar ĉefaj merkatoj emisiantaj turismon al la insulo.

La eniro de la plimulto da provincoj kubaj al la nova normaleco, ebligis repreni la agadojn de unu el la ĉefaj sektoroj de la kuba ekonomio.

La plano por revigligi la turismajn servojn PostCovid-19, ellaborita de la ministerio de turismo, prikonsideras rekomendojn de la Monda Organizo de Sano (OMS) kaj de la ministerio de publika sano (Minsap)



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up