Postlasi kompleksan jaron en la agrikulturo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-24 13:07:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La jaro 2020 portis amason da obstakloj por la kuba agrikulturo, kiu malkreskis pro malfavoraj faktoroj kiel la limigoj je produkto-kreaj materialoj kaj la sekvoj de meteologiaj fenomenoj.

En 2021 oni prognozas kreskon en kelkaj esencaj branĉoj de la baza dieto, la industrio kaj nutraĵoj por bestoj, sen sukcesi kontentigi la tuton de la kreskanta mendo.

Dum sia parolado antaŭ la parlamento, la ministro de agrikulturo, Gustavo Rodríguez, sciigis ke la dum la jaro la lando nur povis subteni je 45% la kemiaĵojn bezonatajn por kultivado.

Rilate al la nacia produktado de nitrogeno, fosforo kaj potaso, oni ne povis fabriki la necesan kvanton da tunoj (67 400) kaj eblis importi nur 3 000, dum kaze de la nitrato de amonio, oni povis nur garantii je 57%, la ureo apenaŭ 11% kaj la potasa klorido  je 8%, dum nenion oni povis akiri de superfosfato triobla.

Ĉio ĉi negative influis en la rezulto de la kultivoj dum la jaro.

Li raportis pri la plano por 2021,  kiu prognozas kreskon je produktado de nutraĵoj kaj viandoj, tamen, estas esence garantii la semojn. 

Tial, inter la taskoj por la venonta jaro estas plani, financi kaj kontroli ĝustatempe la importadon de semoj kaj ellabori kaj prezenti projektojn por evoluigi la semojn en Kubo kun financado de fremdaj investistoj, kio ĝis nun ne sufiĉas laŭ la bezonoj de produktado, kiel klarigis Rolando Quincoses, direktoro de semoj kaj rimedoj fitogenetikaj de la ministerio de agrikulturo.

Aliflanke, oni insistis pri la bezono plibonigi la sistemon de komercado, kio inkluzivas transporton, vendo-reton kaj eksportadon,  por kio oni klopodas fabriki ujojn kaj kovraĵojn taŭgajn por produktado, stokado kaj konservado de la semoj en 2021.

Granda defio por la jaro estas la monordiga tasko, kiu ekos la unuan de januaro, kaj tial nun oni akcelas ĉiujn kapabligajn agojn kaj informadon al la produktivaj unuoj, bazaj unuoj kaj entreprenoj por eniri kompleksan procezon en malfavora kunteksto, karakterizita de la monda sekvo de la pandemio kaj la fortigo de la usona sieĝo kontraŭ la insulo.

Fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up